Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio Numero 18, Septembro 2015 La 100-a Universala Kongreso de Esperanto akceptis rezolucion direktitan al Unesko
Kunlige kun la sukcesa finiĝo de la jubilea 100-a Universala Kongreso, la kongreso akceptis rezolucion direktitan samtempe al Unesko, kun kiu Universala Esperanto-Asocio jam kunlaboras 60 jarojn, kaj al la landaj Esperanto-asocioj kaj la membraro de UEA – kaj ankaŭ al la Esperanto-publiko ĝenerale. La rezolucio instigas al dialogado inter la kulturoj en spirito de reciproka kompreno, atentigante, ke Esperanto estas ideala perilo de tia egaleca komunikado. La teksto de la rezolucio sekvas: REZOLUCIO DE LA 100-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Anglalingva traduko de la rezolucio estas troveblas ĉe www.esperanto-un.org
(vidu sub Newsletters). Vi estas petata sendi ĝin al via landa
Unesko-Komisiono, Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj, aŭ aliaj eventuale
interesataj neesperantistoj kaj neesperantistaj organizaĵoj.
Simpozio retrorigardis al Esperanto kaj Unesko
1 aŭgusto.
La pasintaj kvardek jaroj de kunlaboro kun Unesko estis festataj en
speciala kunveno dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo,
Francio, lundon la 27-an de julio. La ekonomiisto Barbara
Despiney, ano de la laborgrupo pri Unesko starigita en 1974-75, omaĝis
al la seso da teamanoj kiu altiris la atenton de Unesko-gvidantoj kaj
ebligis engaĝiĝon en la klopodoj krei Novan Internacian Informan kaj
Komunikan Ordon. Tiuj agoj kondukis al vizito al la Universala Kongreso
de Esperanto en 1977 fare de la Generala Direktoro de Unesko
Amadou-Mahtar M’Bow en 1977, kaj la enmeto de almenaŭ aludo al lingva
neegaleco en la Raporton MacBride de 1980, kiu pritraktis la
misproporciojn en la fluo de informoj inter evoluintaj kaj evoluantaj
landoj. Kiel atentigis Humphrey Tonkin, prezidanto de Universala
Esperanto-Asocio tiutempe kaj nun reprezentanto de la Asocio ĉe UN
Novjorko, la ideo de nova rilato inter la Tria kaj Unua Mondoj ne
efektiviĝis laŭ la maniero antaŭvidata de MacBride, nek oni donis al la
lingva demando la atenton, kiun ĝi meritis; tamen rezolucio de la
Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1985 rekonis la gravecon de Esperanto
por internacia interkompreniĝo kaj alvokis al membroŝtatoj kunhelpi en
festado de la 100-a jubileo de la lingvo.
|